Szilvia Geszty
Szilvia Geszty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Witkowsky Sylvia Maria Ilona |
Naskiĝo | la 28-an de februaro 1934 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 13-an de decembro 2018 en Stutgarto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1955–1959) |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Geszty (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto kantadotrejnisto muzikinstruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sylviageszty.de/ |
Szilvia Geszty [silvia gesti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geszty Szilvia estas hungara-germana operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Witkowsky Sylvia Maria Ilona [vitkovski silvia], ŝia persona nomo en Germanio estas Sylvia.
Szilvia Witkowsky [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1934 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de decembro 2018 en Stutgarto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Szilvia Geszty frekventis gimnazion, sed dum la lernojaroj ŝi lernis pianadon kaj baleton. Post la abituriento ŝi edziniĝis kaj naskis, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1959. Ŝia plej grava instruisto estis Erzsébet Hoór Tempis. Pli frue en 1958 ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Budapeŝto, la trian lokon en Toulouse. Post la diplomo ŝi debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed ŝi kantadis ĉefe en koncertoj. Ŝi havis ankaŭ okcidentgermanajn rilatojn. Inter 1961 kaj 1970 ŝi apartenis al operejo de Orienta Berlino, inter 1970-1972 al Hamburgo, inter 1972–1975 al Stutgarto. En Okcidenta Germanio ŝi denove edziniĝis. Resume ŝi kantadis en 85 scenejoj. En Hungario nur escepte ŝi havis rolojn.
Inter 1966-1974 ŝi estis konstanta partoprenanto de festivaloj en Edinburgo, Salcburgo, Munkeno kaj Glyndebourne. Pli frue hejme, ekde 1975 ŝi instruis en muzika altlernejo de Stutgarto, inter 1986-1991 de Zuriko.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi: Rigoletto – Gilda
- Händel: Alcina — titolrolo
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Reĝino de la Nokto
- Die Entführung aus dem Serail – Konstanze
- Don Giovanni - Donna Anna
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — triopa ĉefrolo (en filmo)
- Donizetti: Don Pasquale - Norina
- Richard Strauss: Ariadne Auf Naxos - Zerbinetta
Ŝiaj elektitaj lernintoj
[redakti | redakti fonton]- Gunda Baumgartner
- Jutta Böhnert
- Melanie Diener
- Katarzyna Dondalska
- Annette Luig
- Lauren Newton
- Gergely Nógrádi
- Marlis Petersen
- Gabriella Pittnerova
- Gabriele Rossmanith
- Anke Sieloff
- Eszter Sümegi
- Andrea Ulbrich
- Ferenc Valter
- Marianna Váradi
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- en 1998 ŝi mem fondis internacian mezosopranan kantokonkurson
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva intervjuo
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- germanlingva biografio Arkivigite je 2018-12-19 per la retarkivo Wayback Machine